La komunumo kiu esploras

Civiencia SL estas entrepreno partoprenata de la Universitato de Sevilo, kies celo estas la konstruado de scienca agado

Kiu ni estas


Civiencia estas pli ol teamo de personoj laborantaj por demokratigi la sciencon. Nin gvidas konkretaj kaj ambiciaj valoroj, kiujn ni esprimis en ĉarto de principoj. Ni vidas la mondon aŭdace, kio implicas serĉi la finon de la malekvilibroj per la konstruado de saĝa socio.

Kaj ni estas liberaj homoj, kiuj faras tion, kion ni faras, niamaniere, reinventante kion necesas por ke tio, kion ni faras, havu sencon.

En ĉi tiu sekcio vi trovas informojn pri la teamo, la historio kiun ni travivis, la principoj kiuj nin motivas, kiel ni vidas la mondon kaj la homojn kiuj loĝas ĝin kaj kial ni faras tion, kion ni faras kaj tiel, kiel ni faras.

Scii pli...

Agoj


Civiencia realigis intensan agadon ekde siaj komencoj en 2020: internaciajn kongresojn plursidejajn, kunlaborajn projektojn por evoluigo, antaŭenigon de scienca kompetenteco ĉe junuloj, seminariojn altnivelajn pri aktualaj temoj, kreadon de retoj ktp.

En ĉi tiu sekcio vi trovos ligilojn al ĉiu el la agoj, kiujn ni plenumis; en multaj kazoj kun fotoreportaĵoj kaj apogaj materialoj. En la sekcio pri Batalo kontraŭ la malinformado vi havas specifajn informojn pri la agoj, materialoj kaj rimedoj, kiujn ni disvolvis por tiu specifa fronto de esplorado, evoluigo kaj agado.

Scii pli...

Esploroj


Esplori la homan konduton estas la maniero krei scion kaj taksi la utilecon de tio, kion ni faras en Civiencia. Ĉiuj niaj agoj, projektoj kaj servoj baziĝas sur esplorado.

Kelkfoje nia esplora agado estis aparte ĉefrola, irante preter servi kiel bazo por konkreta ago. Tio kondukas nin al sistemigo de la eltrovaĵoj kaj al divido de ili per sciencaj, profesiaj kaj divastigaj publikaĵoj.

En ĉi tiu sekcio vi trovas sintezajn raportojn de tiuj esploroj, kun ligiloj al la oficialaj publikaĵoj.

Scii pli...

Batalo kontraŭ la malinformado


La malinformado estas socia malsano kun pandemiosimptomoj. Ĝi efikas sur multajn sferojn de la vivo kaj perturbas nian manieron vidi kaj esti en la mondo, kreante seriozajn problemojn por la sano de la individua ĝis la planeda nivelo.

Civiencia estas organizo kiu antaŭenigas la Pakton kontraŭ la Malinformado kaj generis plurajn agojn celantajn haltigi ĉi tiun pandemion per tio, kion ni scipovas fari: generi scien, antaŭenigi edukadon, stimuli agojn kaj demokratigi la sciencon.

En ĉi tiu sekcio vi trovos materialojn kaj ligilojn por kompreni kio okazas kaj lerni kiel alfronti ĝin.

Scii pli...

Nia stelprogramaro: NiFARU


Ne estas facile klarigi kio estas NiFARU. Ĝi naskiĝis kiel projekto krei retplatformon, kiu servus por kontentigi la kutimajn bezonojn de iu, kiu profesie dediĉas sin al la scienco, proponante ĉion-en-unu. La revo kreskis kaj hodiaŭ NiFARU estas pli ol ilo. Ĝi estas socia reto por Komunumo de Esplorantoj, por homoj kiuj, sen bezoni havi komencan sciencan edukadon, decidis lerni, sin apogi, plani kaj kulmini esplorojn kun sciencaj garantioj.

En sia nuna evoluiga fazo, NiFARU estas senpaga programaro kiu faciligas dizajni demandilojn kaj ordigajn kartojn, alŝuti ilin al la reto kaj akiri datumojn. Ĝi aldonas ilojn por krei komunumon kaj publikajn profilojn.

Per NiFARU, kaj Civiencia kaj multaj grupoj kaj individuoj, ni realigis multajn esplorojn.

Scii pli...

Niaj servoj


Ni specialiĝis pri scii kiel esplori la homan konduton kaj kiel efike faciligi, ke aliaj personoj povu plenumi esplorojn kun sciencaj garantioj. Tiu specialiĝo kaj sperto permesis al ni apliki niajn servojn por organizaĵoj, publikaj administracioj kaj entreprenoj, sekvante nian ĉarton de principoj kaj nian decideman kaj kreivan sintenon.

Civiencia ofertas servojn de disvastigo kaj komunikado de la scienco, organizado de eventoj sciencaj kaj divastigaj, dizajno kaj efektivigo de specifaj esploriloj, redaktado de edukaj materialoj pri la scienco aŭ kreado de komputikaj solvoj kompleksaj, kiuj ebligas ĉiujn antaŭajn, inter aliaj ebloj.

En ĉi tiu sekcio ni priskribas pli detale kion vi povas atendi de Civiencia. Kontaktu nin kaj ni parolu. Ni volas realigi vian projekton.

Scii pli...

Kontakti


Civiencia SL - NIF B72376288
Calle Nuestra Señora de Valme, 16
41701, Dos Hermanas, Sevilla