Pakto kontraŭ la Malinformado

Granda diverseco de agantoj koincidis pri la neceso stimuli ampleksan, konkretan kaj efikan devontiĝon por iom post iom malfortigi la malinformadon kaj ĝiajn vastajn kaj damaĝajn sekvojn. Kun tiu intenco ni formis Pakton, kiu estas priskribita en ĉi tiuj linioj.

Kio estas la Pakto


La Pakto kontraŭ la Malinformado estas devontiga kompromiso de multoblaj agentoj, kiu rekonas la kompleksecon de la problemo kaj orientiĝas al ĝia haltigo el la specialaĵo de ĉiu subskribinta organizaĵo.

En kio ĝi konsistas


La Pakto konsistas el devontiĝo subskribita de ĉiu subskribinta organizaĵo kaj el sekvada strategio.

1. La devontiĝo, siavice, konsistas el tri elementoj: dokumento de ĝeneralaj principoj, dokumento de specifaj devontigoj kaj filmeto. Ambaŭ dokumentoj estas subskribitaj de la aliĝinta organizaĵo.

1.1. La dokumento de ĝeneralaj principoj enhavas mallongan priskribon pri tio, kio estas la malinformado kaj kiel alfronti ĝin. Gravas koincidi pri la enhavo de ĉi tiu priskribo por ke la komuna laboro estu ebla.

1.2. La dokumento de specifaj devontigoj enhavas (1) mallongan priskribon de la subskribinta organizaĵo, (2) pravigion de ĝia decido devontiĝi en la Pakto kaj (3) liston de konkretaj devontigoj.

1.3. La filmeto konsistas el la registrado de la subskriba ago.

2. La sekvada strategio estas nuntempe en dizajnfazo. Ni scias, ke ĝi estos kunlabora ilo kontrolata, kies konkretigo estas diskutata nun ene de la organizaĵoj, kiuj jam aliĝis al la Pakto.

Kiel partopreni en la Pakto


Por partopreni en la Pakto, la organizaĵo interesita pri tio devas redakti la dokumenton de specifaj devontigoj kaj subskribi ĝin, kune kun la dokumento de ĝeneralaj principoj. La subskriba ago estas registrita per filmeto; kaj la tri dokumentoj estas senditaj al la Pakta Komisiono.

Se via organizaĵo deziras partopreni, vi havas la malplenajn dokumentojn kaj la mallongajn gvidilojn en la ligiloj sub ĉi tiu paragrafo. Konsilindas, ke vi vizitu ankaŭ la sekciopn de subskribintaj organizaĵoj (sube), trarigardante iliajn dokumentojn kaj la registritajn filmetojn.

• Ĝeneralaj principoj (pdf)

• Specifaj devontigoj ( pdf - rtf - odt - doc )

• Gvidilo por la filmeto (pdf)

Por sendi la dokumentojn kaj la filmeton aŭ por establi kontakton, skribu al pakto@civiencia.io

Organizoj devontiĝintaj al la Pakto


1Civiencia📝🎥💬
2Diálogos📝🎥💬
3ILEI📝🎥💬
4Konuvin📝🎥💬
5UyCS📝🎥💬
6CAONGD📝🎥💬

Kontakti


Civiencia SL - NIF B72376288
Calle Nuestra Señora de Valme, 16
41701, Dos Hermanas, Sevilla