Projekto SANO:
Antaŭenigo de rezisto kontraŭ la malinformado
Agadoj
Ĝis nun, la agoj realigitaj ene de la projekto estas:
- En Kaŭnaso, Litovio, oni organizas rendevuojn, laborrenkontiĝojn, seminariojn kaj specifajn kontribuojn en la kadro de la Internacia Kongreso pri Sano de 2025.
- En Sevilo, Hispanio, oni ekfunkciigas la Multidisciplinan Seminarion pri Strategioj kontraŭ la Malinformado, en kies kadro oni subskribas kaj disvastigas la Pakton kontraŭ la Malinformado.
- En Roterdamo, Nederlando, oni projektas agadajn strategiojn, precipe per specifaj konkursoj de redaktado en Vikipedio, en intima rilato kun la eŭropaj grupoj por enhav-kreado.
- Oni antaŭvidas la publikigon de specifa libro pri la psikologiaj fundamentoj de la malinformado, kun divastiga stilo kaj libera distribuo.
Rezulte de ĉio tio oni antaŭvidas longdaŭran efikon, kaj pro la cirkulado de la materialoj en Vikipedio kaj aliaj rimedoj, kaj pro la institucia devontiĝo ĉirkaŭ la Pakto.