La teamo ekfunkciigas paralelan agadon sur ĉiuj celaj frontoj, tiel ke ĝi kompletigas sian formadon per la scioj de la cetero, projektas materialojn, ilin provas (ekzemple rilate al ilia komprenebleco) kaj ilin disvastigas.
Tio implicas generi specifajn konceptajn konkretigojn, kiel rezulto de alfronti malsamajn disciplinojn kaj trajektoriojn kaj de studi la efikecon de la argumentoj kaj la materialoj.
Por tion atingi, la teamo tenas kontinuan kontakton per sociaj retoj, retpoŝto, virtualaj renkontiĝoj kaj projekt-mastruma programaro. Kaj ĝi fizike renkontiĝas en Kaŭnaso, Sevilo kaj Roterdamo, kvar fojojn dum la du jaroj de la agado.