Projekto SANO:
Antaŭenigo de rezisto kontraŭ la malinformado
Celoj
Pro la potencaj, vastaj kaj daŭraj efikoj de la malinformado en diversaj sferoj de la vivo, ekestas la projekto SANO, en la kadro de Erasmus+, kun la celo konstrui rezistivon en la plenkreska loĝantaro.
La projekto 2024-2-NL01-KA210-ADU-000295902 de Erasmus+ KA2, disvolviĝas de aprilo 2025 ĝis marto 2027 fare de UEA (Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, Nederlando), VMEO (Vikimedio EO, diversaj lokoj kun deveno el Slovakio), la Universitato de Litovio (Kaŭnaso, Litovio) kaj Civiencia (Dos Hermanas, Hispanio).
Ĝi havas la jenajn celojn:
- Krei internacian teamon de grupoj kun diversaj specialaĵoj kaj sperto en la batalo kontraŭ la malinformado.
- Konstrui internan lernadon, tiel ke la teamo nutru sin el la teoriaj kaj praktikaj scioj de la cetero.
- Dizajni kaj efektivigi edukajn materialojn, kiuj servu por orienti la plenkreskan loĝantaron specife en la dimensioj de la scienco kaj de la malinformado.
- Disvastigi la materialojn per diversaj kanaloj, almenaŭ en Vikipedio kaj oficialaj publikaĵoj sur papero aŭ pdf.